publikaĵoj

La elŝuteblaj dosieroj estas en la formato Adobe-PDF. Por malfermi ilin vi bezonos Adobe Reader (senpage elŝutebla).

detaloj pri la dokumento :[reveni]

Importance des lichens et champignons lichénicoles dans la richesse spécifique et la gestion de la réserve de Chambord.

Bull. Soc. linn. Provence, 52 : 161-183.

Roux C., Bricaud O. et Tranchida F. (2001)

franca.

2012-04-12

Studo de la likenaj flaŭro kaj de vegetaĵaro de la rezervejo de Chambord, surterene farita en majo 1995, ebligis listigi 325 taksonojn, el kiuj 277 likenoj, 34 nelikeniĝintaj fungoj likenloĝaj kaj 10 fungoj nek nelikeniĝintaj nek likenloĝaj kutime traktataj de la likenologoj (ankaŭ 5 aliaj specioj de mikrofungoj estas menciitaj). Nova specio de nelikeniĝinta fungo likenloĝa, Sarcopyrenia acutispora Nav.-Ros. et Roux estis aliloke publikigita (Navarro-Rosinés k Roux, 1999), dum iu Cornutispora sp. (cf. ciliata Kalb) ŝajne ne estas priskribita. Unua mencio en Francio de la likenspecio Buellia lecanorae Renobales, kaj de 7 specioj de nelikeniĝintaj fungoj, 6 strikte au fakultative likenloĝaj (Chaenothecopsis vainioana, Cladosporium arthoniae, Clypeococcum hypocenomyces, Monodictys cellulosa, Pyrenochaeta xanthoriae, Taeniolina scripta) kaj unu ne likenloĝa (Julella fallaciosa). Unua mencio de iu mediteranea specio en la eŭropsiberia regiono de Francio kaj de 23 specioj en centra Francia. Konciza analizo de 40 likenkunaĵoj petro-, grundo-, musko- kaj ŝel-loĝaj. Proponoj por la mastrumado de la rezervejo, i.a. : rezervejigo de arbaraj parceloj nepre necesa al la disvolvigo de la ŝelloĝaj specioj de maljunaj arhoj ; maldensigo de iuj parceloj sen forsta valoro por eviti la malaperon de la grundoloĝaj likenoj tie postrestantaj ; konservado de la ŝtonaj konstruaĵoj, kiuj konsistigas la solajn biotopojn de la petroloĝa likenflaŭro de la rezervejo

489 KB elŝuti la dokumentonelŝuti la dokumenton