Listo de la likenoj kaj likenloĝaj fungoj de Francio
Tiu ĉi listo, ekstraktita el Catalogue des lichens et champignons lichénicoles de France nun prilaborata far Roux kaj al. (40 kunlaborantoj), konstitigas la specialan numeron 16 de la Bulletin de la Société linnéenne de Provence elektronike publikigita. Ĝi enhavas :
- Liston de la taksonomie akceptitaj nomoj de likenoj kaj nelikeniĝintaj fungoj likenloĝaj de Francio (ankaŭ kun la nelikeniĝintaj fungoj nelikenloĝaj tradicie studataj far la likenologoj).
- Liston de la precipaj sinonimoj.
- Statistikon de la likenflaŭro vs.
- Taksonomian aldonaĵon.
Vidu ankaŭ la retan datenbankon de Tela Botanica, ellaboritan el la datenbanko de C. Roux :
http://referentiels.tela-botanica.org/referentiel/index.php?module=Consultation&ref=bdlfx
Elŝuto
Eblas elŝuti la liston en la formato Adobe PDF :
Bull. Soc. linn. Provence, n° spécial 16, 220 p.
2,65 MB
Rimarkoj
- – Krom la taksonoj konataj en Francio (F) kuŝas en la listo ankaŭ tiuj ne certece konataj en Francio (NCF), tiuj malprave menciitaj en Francio (STF) kaj tiuj reserĉotaj en Francio (RF), kie ili probable ekzistas.
- – Por ne perdi informojn pri taksonoj hodiaŭ rigardataj kiel senvaloraj, sed kiuj eble denove valoros morgaŭ (vidu la ekzemplon de Leptogium lichenoides kaj L. pulvinatum antaŭ ne longe akceptitaj kiel memstaraj specioj), ni uzis la nociojn de morfotipo, fikotipo, kemitipo kaj ekotipo, sen nomenklatura valoro.
- La signo "&" (ligaĵo de la vorto "et") ne estas uzata (same kiel la ligaĵoj æ, œ) en la aŭtornomoj de taksonoj.
Citado
Roux C., 2012. — Liste des lichens et champignons lichénicoles de France – Listo de la likenoj kaj nelikeniĝintaj fungoj de Francio. Bull. Soc. linn. Provence, n° spécial 16, 229 p.
Kopirajto
© Société linnéenne de Provence kaj C. Roux. Ĉiuj rajtoj rezervitaj.